La Flughaveno de Kantono, ankaŭ konata kiel la Internacia Flughaveno de Kantono Baiyun (IATA: CAN, ICAO: ZGGG), estas la ĉefa flughaveno servanta la urbon Kantono, la ĉefurbon de la provinco Gŭangdongo. Ĝi situas 28 kilometrojn norde de la urbocentro de Kantono, en la distriktoj Baiyun kaj Handu.
Ĝi estas la plej granda transportcentro de Ĉinio. La Flughaveno de Kantono estas centro por China Southern Airlines, 9 Air, Shenzhen Airlines kaj Hainan Airlines. En 2018, la Flughaveno de Kantono estis la tria plej okupata flughaveno en Ĉinio kaj la 13-a plej okupata flughaveno en la mondo, servante pli ol 69 milionojn da pasaĝeroj.
Afiŝtempo: 23-a de septembro 2019
