La Nacia Granda Teatro, ankaŭ konata kiel la Pekina Nacia Centro por la Prezentartoj, estas ĉirkaŭata de artefarita lago, la spektakla vitro kaj la titania ovforma Operejo, desegnita de la franca arkitekto Paul Andreu. Ĝiaj sidlokoj estas por 5 452 homoj en teatroj: la mezo estas la Operejo, la oriento estas la Koncertejo, kaj la okcidento estas la Drama Teatro.
La kupolo mezuras 212 metrojn en oriento-okcidenta direkto, 144 metrojn en nordo-suda direkto, kaj estas 46 metrojn alta. La ĉefa enirejo estas ĉe la norda flanko. Gastoj alvenas en la konstruaĵon post trairo de koridoro, kiu iras sub la lagon.
Afiŝtempo: 23-a de septembro 2019
